

| Občasníky |

|
Kliknutím si stiahnete príslušné číslo Občasníka |
|
|

|
 |
Naturkolonio kun familia bieno
|
Konkreta imago de kolonio (kelkaj principoj kaj maksimoj): |
- Sur areo proksime 150 hektaroj ĉirkaŭ 100 familiaj kolonio
- Ĉiu unuopa familio estos posedanto de sia 1 hektaro
- Ĉirkaŭ 50 ha restas por la infrastrukturo (vojoj, klubejo, lernejo, saniga centro)
- Parceloj limigitaj de heĝo (arboj, arbustoj) kun spaco inter parceloj ne malpli ol 3 m
- Konstruado de la domoj laŭ ekologiaj principoj
- Preferado de alternativaj energifontoj (favoraj al naturo)
|
Kiu ni estas, kion ni intencas? |
- Ni estas malfermita societo de junaj familioj kaj homoj, kiuj ne estas indiferentaj al la stato de homsocio, kaj kiuj volas per propra vivstilo atribui al resanigo de la Tero. Ni klopodas vivi harmonie kun la naturo, dezirante krei por niaj infanoj pli taŭgajn vivkondicojn kaj pli ĝojanmondon. Sur la grundo ni planas reale vivi, (eble tio pro financaj kialoj ne okazos tuj por ĉiuj, sed poiome ni tion strebos atingi)
- Ni ne estas religia grupo, ni estas homoj diversaj, agemaj, kreivaj. Kunligis nin ideoj el la libroj de Vladimir Megre (Tintataj cedroj de Rusio), en kiuj troviĝasinspiraj ideoj kaj konsiloj, kiujn ni intencas elprovi praktike. En Rusio jam miloj da homoj kreas siajn familiajn bienojn (jam tie, troviĝas necesaj leĝoj kiuj ebligas tion). Ni klopodas la samon en niaj kondicoj. Ni planas krei siajn familiajn nestojn. Nin interesigas tradicia saĝeco de la antauŭloj,
sed ankaŭ grandaj konoj el la diversaj fakoj (permakulturo, natura agrikulturado, alternativaj energifontoj, ktp.)
- Kunligas nin precipe la sopiro je pli sana vivstilo, deziro ebligi al niaj infanoj vivi en la naturo.
- Ni ne konsideras nin tradicia komunumo, ni preferas privatan havaĵon, individuecon kaj bonajn najbarrilatojn. Kune ni projektos la naturkolonion, kaj ĉiu unuopulo mem planos sian 1 hektaron kaj agadon sur ĝi laŭ siaj propraj imagoj.
|
Kontribuo al regiono: |
- Vigligo de la koncerna regiono, kunlaboro kaj vivo en harmonio. Reagi al ĝiaj bezonoj kaj postuloj. Ekami ĝin kaj protekti ĝin, ĉar tio estas hejmo por ni kaj niaj infanoj.
- Ni deziras alportadi pozitivaĵojn, esti bono por ĝi. Gravas por ni, ke regiono ekfloru ankaŭ ekonomie.
Ni prilaboras ĉi projekton kaj serĉas
taŭgan lokon kaj formon de financado. Ni volontos komenci eĉ sur la verda herbejo, aŭ en ia eksloĝigita vilaĝo, aŭ ĉe vilaĝeto kiu akceptus nin. Pli kaj pli kreskas nia nombro kaj tial ni povas komenci sur kelkaj lokoj samtempe.
Kiu Anastasia estas, kaj kion si prezentas?(.doc, 51kB)
|
aŭ en esperanto sur adreso: Ľubomír Fajth (esperantopb@centrum.sk)
|
|
|